La
Interfederacia Konferenco estas neformala strukturo, kiu arigas
ĉiujn 15 regionajn Esperanto-federaciojn de Francio. Ĝi
celas pliintimiĝon, interŝanĝojn kaj homogeniĝon
de la diversaj federacioj.
Ĝi ne estas aparta organizaĵo. Ĝi simple estas la
renkonto inter la federaciestroj, kiuj kunsidas po almenaŭ
unu fojon en jaro por diskuti kaj interkonsenti pri demandoj propraj
al la regionaj federacioj kaj movadoj. Ĝi do neniel estas « UFE
bis », sed ĝi kadrigas sian agadon ene de
UFE por estigi pli fortan interregionan movadon. Tiel ĝi rolas kvazaŭ interna komisiono de UFE.
Renkontoj ekde 2005
La Interfederacia Konferenco estiĝis en Marto 2005 en Bulonjo-ĉe-Maro,
kiam la prezidonto de la Nordfrancia Federacio, s-ro Xavier Dewidehem,
invitis la federaciestrojn neformale kunsidi por interparoli kaj
interkonatiĝi. Sekve en Majo 2006 la nordfrancia prezidanto denove
organizis kunsidon de la Konferenco. De tiam la Interfederacia Konferenco
kunsidas ĉiun jaron en la landa kongreso de UFE.
|