Interfederacia Konferenco  
Subtitolo
Chefpagho Konferenco Federacioj Dosieroj Kromajhoj
   
   
   

Emblemo UFE

 

kiuj ni estas ?

La Interfederacia Konferenco estas neformala strukturo, kiu arigas ĉiujn 15 regionajn Esperanto-federaciojn de Francio. Ĝi celas pliintimiĝon, interŝanĝojn kaj homogeniĝon de la diversaj federacioj.

Ĝi ne estas aparta organizaĵo. Ĝi simple estas la renkonto inter la federaciestroj, kiuj kunsidas po almenaŭ unu fojon en jaro por diskuti kaj interkonsenti pri demandoj propraj al la regionaj federacioj kaj movadoj. Ĝi do neniel estas « UFE bis », sed ĝi kadrigas sian agadon ene de UFE por estigi pli fortan interregionan movadon. Tiel ĝi rolas kvazaŭ interna komisiono de UFE.

Renkontoj ekde 2005

La Interfederacia Konferenco estiĝis en Marto 2005 en Bulonjo-ĉe-Maro, kiam la prezidonto de la Nordfrancia Federacio, s-ro Xavier Dewidehem, invitis la federaciestrojn neformale kunsidi por interparoli kaj interkonatiĝi. Sekve en Majo 2006 la nordfrancia prezidanto denove organizis kunsidon de la Konferenco. De tiam la Interfederacia Konferenco kunsidas ĉiun jaron en la landa kongreso de UFE.

 

 

  INTERFEDERACIA KONFERENCO        HTTP://FEDERACIOJ.ONLINE.FR        2007–2008        RETEJA MAPO        KOLOFONO Supren