Interfederacia Konferenco  
Subtitolo
Chefpagho Konferenco Federacioj Dosieroj Kromajhoj
   
   
   

Emblemo UFE

 

kunsidoj kaj protokoloj

Ekde 2005 la Interfederacia Konferenco kunsidigas la federaciestrojn po almenaŭ unu fojo en jaro, nome en la landaj kongresoj de UFE. En tiuj kunsidoj la federaciestroj vivavoĉe diskutas kaj interkonsentas pri diversaj demandoj propraj al la regionaj movadoj.

La venonta, tria kunsido okazos en Bourg-en-Bresse fine de Majo 2007.

 

d u a   k o n f e r e n c o   •   2 0 0 6   •   r e n n o

Sekve al invito de la nordfrancia prezidanto X. Dewidehem, la federaciestroj kunsidis en Renno la 7an de Majo 2006. Ili diskutis kaj interkonsentis pri :

  • interfederacia mapo, kovro de Francio far la federacioj
  • membriĝoj de la federacioj al UFE
  • individuaj membriĝoj al la federacioj kaj UFE
  • ĉiujaraj ekzamensesioj far la federacioj
  • interŝanĝoj de la federaciaj revuoj inter la federacioj

 

PDF
Legu la protokolon

 

 

u n u a   k o n f e r e n c o   •   2 0 0 5   •   b u l o n j o - ĉ e - m a r o

Per letero sendita al ĉiuj federaciestroj en Marto 2005, s-ro Xavier Dewidehem kiel balotota prezidanto de la Nordfrancia Federacio invitis ilin por neformale kunveni okaze de la internacia renkontiĝo Boulogne 2005. La celo estis « diskuti kaj interŝanĝi pri la regionaj situacioj kaj agadoj ».

« Tia neformala “konferenco de la federaciaj prezidantoj” povus esti apogilo por pli intimaj kaj regulaj rilatoj inter niaj francaj federacioj — kio ĉiukaze estus utila por nia francia Esperanto-movado », skribis Xavier Dewidehem.

Tiam estiĝis la Interfederacia Konferenco, kiu tagmanĝe kunsidis la 27an de Marto 2005 en Bulonjo-ĉe-Maro. El tiu unua kunsido ne fariĝis protokolo. Okazis ne decidoj, nur unuaj interkoniĝaj paroloj.

 

 

  INTERFEDERACIA KONFERENCO        HTTP://FEDERACIOJ.ONLINE.FR        2007–2008        RETEJA MAPO        KOLOFONO Supren