En sia kunsido la 7an de Majo 2006 en Renno, la Interfederacia
Konferenco pritraktis la demandon pri kontraktaj membriĝoj
de la federacioj al UFE :
« La Interfedercia Konferenco notas, ke :
« 1. Plimulto da federacioj jam kontrakte membriĝis
al UFE.
« 2. Kontrakto inter federacio kaj UFE neniel kaj
neniom signifas, ke la federacioj perdos sian memstarecon,
devos pagi ion al UFE, aŭ ne plu povos kunlabori kun aŭ
membri en aliaj organizaĵoj, i.a. SAT-Amikaro. La federacioj
restas memstaraj, ricevas monon de UFE, kaj krome povas diskuti
kaj decidi en la komitato de UFE.
« 3. Konstatiĝas, ke en la nekontraktintaj federacioj
oni ofte maltro aŭ mise komprenas la kontrakton kaj ties
konsekvencojn, i.a. pri la plua memstaro de la federacioj, pri
la nenioma pago de federacio al UFE... Sekve evidentiĝas,
ke plua klarigo fariĝu al la nekontraktintaj federacioj.
« La Interfederacia Konferenco interkonsentas, ke :
« Okazu nova kampanjo far la kontraktintaj federacioj
kaj UFE por plu klarigi la kunlabor-kontraktojn “federacioj–UFE”
al la nekontraktintaj federacioj, tiel ke ĉi tiuj povu kaj
bonvolu estontece kontrakti kun UFE kaj sekve plene partopreni
en la tutlanda movado. »
Hodiaŭ el la 15 federacioj membras en UFE :
- Aŭvernja Esperanto-Federacio
- Bretonia Esperanto-Federacio
- Franca Centrokcidenta Federacio
- Francilia Esperanto-Federacio
- Langvedoko-Rusiljona Esperanto-Federacio
- Nordfrancia Esperanto-Federacio
- Orientfrancia Esperanto-Federacio
- Provenca Esperanto-Federacio
- Puatuĉarenta Esperanto-Federacio
- Rodanalpa Esperanto-Federacio
- Sudopirinea Esperanto-Federacio
Hodiaŭ ne membriĝis al UFE :
- Akvitania Esperanto-Federacio
- Burgonjo-Franĉkontea Esperanto-Federacio
- Limoĝia Esperanto-Federacio
- Normandia Esperanto-Federacio
|