Interfederacia Konferenco  
Subtitolo
Chefpagho Konferenco Federacioj Dosieroj Kromajhoj
   
   
   

Emblemo UFE

 

konferenca sekretariejo

Iniciatinte la unuajn du kunsidojn de la Interfederacia Konferenco, s-ro Xavier Dewidehem, prezidanto de la Nordfrancia Federacio, retleteris al ĉiuj Konferencanoj la 15an de Septembro 2006 por proponi, ke la Konferencon kunordigu sekretario kaj eventuale vicsekretarioj.

En la tria Interfederacia Konferenco de Majo 2007 en Bourg-en-Bresse, la federacioj interkonsente aprobis tiun proponon, kaj elektis :

  • s-ron Xavier Dewidehem (norda Francio) kiel sekretarion
  • f-inon Armelle Piolat (Francilio) kiel vicsekretariinon
  • s-inon Jeanne-Marie Cash (Sudo-Pirineoj) kiel vicsekretariinon

 

p r o p o n o   d e   x .   d e w i d e h e m

Estimataj federaciestroj, [...]

Okaze de la kunsido de nia Interfederacia Konferenco en Majo 2006 en Renno, ni interkonsentis pri pluraj aferoj propraj al niaj regionaj movadoj. Pri kelkaj el ili mi tuj traktos en postaj retleteroj. En ĉi tiu retletero mi faras al vi la jenan proponon por la funkciado de la Interfederacia Konferenco.

En sia retletero de la 18a de Junio [2006], la prezidantino de Sudo-Pirineoj, Jeanne-Marie Cash, tre prave atentigis pri la realigo de la Konferencaj interkonsentoj : « Post la multaj “oni faru”, “oni interkonsentis, ke fariĝu...”, ne staras nomoj de tiuj, taskitaj por tion fari. Ekz. oni deziras, ke FEI disponigu ĝisdatigitajn listojn de Kapableco-uloj, sed kiu rilatos kun FEI por havigi tion ? » Ni ja ne parolis pri la federacioj aŭ la homoj, kiuj zorgu pri la realigo de iuj interkonsentoj. Sciu, ke pri la klopodo al FEI mi mem tuj zorgos, ĉar la Nordfrancia Federacio kaj mi jam de pluraj jaroj kunlaboras kun FEI por organizi ĉiujarajn, ĉiugradajn ekzamenojn en norda Francio. [...]

Laŭ mi estus bone, ke estu ene de la Konferenco kunordiganto, kiu atentu pri la sekvoj de la Konferencaj kunsidoj, rilatu kun la federaciestroj kaj aliaj asocioj aŭ instancoj por la realigo de tiuj aŭ aliaj interkonsentoj, preparu la kunsidojn de la Konferenco, ktp... Tiun kunordiganton oni povus nomi sekretario (ne prezidanto, ĉar oni ne celas prezidi la federaciaron sed pli modeste kunordigi la interfederaciajn agadojn kaj decidojn). Mi proponas min por fariĝi tiu sekretario dum la nuna lernjaro, se vi bonvolos.


Tial mi proponas al la federaciestroj la jenon :


PROPONO UNUA :

La Interfederacia Konferenco interkonsentas, ke :

  1. La federaciestroj (federaciaj estraranoj) elektu inter si unu sekretarion, eventuale helpotan de unu aŭ pluraj vicsekretarioj.

  2. La sekretario zorgu pri la preparo kaj la bona disvolviĝo de la Konferencaj kunsidoj, kaj li atentu kaj/aŭ zorgu pri la sekvoj kaj realigoj de la Konferencaj interkonsentoj. Li atentigu la aliajn asociojn pri la aferoj kaj interesoj propraj al la regionaj federacioj kaj movadoj. Li laŭokaze kaj laŭeble reprezentu la Konferencon dum kunvenoj aŭ aranĝoj de aliaj asocioj.

  3. La sekretario kaj la eventualaj vicsekretarioj estu federaciaj estraranoj. La federaciestroj elektu novan sekretarion, kiam la tiama sekretario ne plu estas federacia estrarano ; same pri la vicsekretarioj.


PROPONO DUA :

La Interfederacia Konferenco interkonsentas, ke :

  • La sekretario de la Interfederacia Konferenco estu s-ro Xavier Dewidehem, prezidanto de la Nordfrancia Esperanto-Federacio, ĝis nova interkonsento pri la temo aŭ ĝis lia eksestraraniĝo.

Eble aliaj deziras proponi sin kiel vicsekretario. Mi pensas i.a. al Jeanne-Marie Cash, kiu ja aktivas pri la kotizosistemoj kaj aliaj aferoj. Ĉu vi, Jeanne-Marie, bonvolus... ? Ĉu aliaj ?


Mi petas, ke al la federaciaj prezidantoj ne-retanoj (tiuj ne indikitaj leterkape) la samestraranoj bonvolu transdoni aŭ informi pri tiu retletero kaj ties proponoj.

Bonvolu rapide respondi al tiu retletero por sciigi la (mal)konsenton de via federacio pri la proponoj unua kaj dua.

Atendante viajn respondojn,

Amike kaj tutkore via,

XAVIER DEWIDEHEM
Prezidanto de la Nordfrancia Esperanto-Federacio

 

 

  INTERFEDERACIA KONFERENCO        HTTP://FEDERACIOJ.ONLINE.FR        2007–2008        RETEJA MAPO        KOLOFONO Supren